http://sanitareugen.livejournal.com/ ([identity profile] sanitareugen.livejournal.com) wrote in [personal profile] pascendi 2011-03-11 10:32 am (UTC)

Re: Лет двадцать тому это был распространённый вид...

СОНЕТЫ ЦУРЭНА НА ЭСПЕРАНТО


Валентин Мельников

ADIAUA SONETO

Folio velka falas sur animon,
Jam la pasio estas en pase'.
Ne gravas kauzoj. Kiu kulpas, se
du iluzioj kreis la intimon?

Al la imag' la vivo strekis limon.
La sento furiozis, ardis tre... -
forbrulis gi, sed antau la pere'
per hela lum' forigis cian timon.

Gi estas torco, sed ne lambaston',
kaj mi ne stumblos dum irado pena.
La celojn por restinta vivduon'

mi klare vidas kun certeco plena.
Dankinda estas de la sorto don',
ec se l' felico pasis, senrevena.
SONETO DE CUREN. II

Folio velka falas sur animon,
manifestante venon de autun'.
Vivestingigo kauzas la deprimon -
ja ne revenos gojabunda jun'.

Kaj endas jam forlasi la kutimon
pasie boli. Trankviligu nun!
Gishorizonte vastan malproksimon
dekoras ne smeraldoj, sed latun'.

Ne plu videblas ie bela floro.
Mirinde diafanas la aer'.
Kvietas cio... Pasis jam somer',

trovinte la azilon en memoro.
Matena frido. Ekas nova tag'.
Folioj velkaj flosas sur la lag'.
SONETO DE CUREN. III

"Folio velka falas sur animon..." -
delonge jam konatas la lini'.
Klasika jamb', facilas trovi rimon, -
cu ion novan povus diri ni?

Por emocioj sercas mi esprimon,
sed pretas la kondamna opini':
"Ne decas plu kreskigi oldan simon!"
"Eksmodas poezia harmoni'!"

"Sen rim', sen ritmo - jen la vers' moderna;
liberas vortoj, kaj ne gravas senc'
en la poemoj. Klaras ja tendenc'!"

...Sed restas ankau la valor' eterna:
Ne velkas la folio sur anim',
se noblan senton gardas nobla rim'.
Николай Гудсков

ADIAUA SONETO DE CUREN'

Sur la animon velkfolie falas
angora tristo de la mortdestin'.
De l' vivo vera venis jam la fin',
nur la cielo supre flave palas.

La sorto ciam pli amare galas
sen kara apudec' de la virin'.
Ne plu vekigos mi ce sia sin'.
Ekzil' neatendita ja fatalas.

Al la direkt', bezona por anim',
la movo de la sipo guste malas.
Nur ondoj sub la vento brile stalas.

Ne interesas venton hominklin':
cu larme mar', au mare larmoj salas -
por la cielo pala tutegalas.
Григорий Аросев

СОНЕТ

Как лист увядший падает на душу,
так падают туда же и года.
Prefere vi la tempon ec ne tusu,
kalkulu jarojn kaj skuigu: kiom da?

Al vi auguras vivon la profeto,
sed cu gojigas vin la ci prognoz'?
Не кажется ль, что в сущности всё это -
один лишь нескончаемый гипноз?

Нас кружит жизнь в кошмарном, диком танго,
от счастья и любви нас оградив,
sed tio sajnas tute jam malstranga,
ni konvinkigis - maljustegas viv'.

Kaj vivo nin instruas morton ludi,
и в мире - только тени, но не люди.

Post a comment in response:

(will be screened)
(will be screened if not validated)
If you don't have an account you can create one now.
HTML doesn't work in the subject.
More info about formatting